Berlino en tenebroj
Ĉi tiuj tagoj estas sufiĉe komplikaj en la laboro kaj apenaŭ restas al mi fortoj por reveni hejmen kaj fari ion. Tamen ion mi finfine sukcesis fari, do la minimumo estas noti ĝin ĉi tie.
Unue, mi estas tuj finonta la mapon de la Chantry de «Berlino en tenebroj». Mankus nur unu sola ĉambro, kiu restis ankoraŭ malplena, kaj mi atendas, ke miaj ludantoj havu ian ideon por plenigi ĝin. Verdire mi kontentas pri la rezulto; ja ĝi estas sufiĉe eklektika, sed mi kredas, ke ĝi ja bone difinas la pensmanieron de ĉiu rolulo.

Aliflanke, hieraŭ mi iom prilaboris kelkajn aferojn de Aleph, la programaro, kiun mi programis por dokumenti la rolludajn kampanjojn. Konkrete mi preparis la misiojn (la aferojn, kiujn la roluloj montris intereson fari) kun mallonga priskribo kaj longa, la unua por ke en la listo oni povu vidi ilin per unu ekrigardo. Nenio tro peza, sed vere utila, konsiderante la kvanton da aferoj, kiuj jam estas en «Berlino en tenebroj». Temas pri cento da roluloj kaj dekduoj da lokoj kun mapo, ĉio geolokigita. Multe da ŝtofo por tranĉi, por tiel diri.

La sekva afero sur mia tablo estas malgranda modifo de Corylus, la verkada programaro, kiun mi disvolvas. Verdire estas la unua fojo, ke mi laboras plurplatforme, tio estas, kun lingvo kompilata en Windows kaj en Mac, kaj mi havas strangajn problemojn kun la dosiervojoj kaj kun la integriĝo kun sinkronigaj iloj kiel Dropbox aŭ OneDrive. Temas pri komplika afero kaj verdire pri kompleksa, sed nu, iom post iom.

Kaj jam por fini, ni faris paron da horetoj de la sesio de «Berlino en tenebroj», kaj sufiĉe bone: miaj ludantoj konatiĝis kun virino, kiu serĉis malnovan Geiger-nombrilon, kaj mi profitis la okazon por enŝovi hokon pri nigraj siluetoj, kiuj aperis en unu el la forlasitaj stacioj de la berlina metroo. Krome mi lasis la sesion kun la grupo antaŭ novnazia drinkejo kun policanoj kaj ulo vestita per ia kiraso kunmetita el pecoj, en la stilo de Shaquille O’Neal en Steel. Mia ideo estas profiti tion por ampleksigi la arkon de la Fera Damo, unu el la roluloj. Ni vidos, kiel ĝi rezultos :)


